Esti Articulo en esperanto


Paula Hitler estis la plej juna (kaj sola travivinta plen-)fratino de Adolf Hitler; filino de Alois Hitler kaj ties tria edzino Klara. Laŭ asertoj de nevo William Patrick Hitler, Paula kaj Adolf ne tre ŝatis unu la alian en la junaĝo.

Ŝia sorto estas nekonata post morto de la patrino (1907). Ŝin apogis pli poste Adolf kaj Angela Hammitsch. Ŝi iam enamiĝis al judo Pickert (16), kio kaŭzis neplaĉon de Hitler. Ŝi vivis post 1938 sola kaj en malriĉaj vivkondiĉoj en subtegmenta loĝejo en Vieno. Tie ŝi alprenis la nomon „Wolf“ (verŝajne je premo de la frato).

En majo de 1945, Paula Wolff estis arestita kaj pridemandita far la usonaj okupaj trupoj. Ŝi emfazis sian nekredon pri agoj de sia frato kaj malĝojon pri ties morto. "Li estis do spite al ĉio mia frato."

Paula estis liberigita kaj reiris al Vieno, kie ŝi laboris en artvendejo. La 1-an de decembro 1952 ŝi translokiĝis al 2-ĉambra loĝejo en la proksimo de Berchtesgaden, kie ŝi vivis ĝismorte.

Ŝi estis entombigita en la tombejo de Berchtesgaden kaj ŝi estas la sola persono de la familio, kiu havas la nomon "Hitler" sur la tomboŝtono.

En aŭgusto de 2005, oni anoncis trovon la taglibro de Paula.!!



concurs, avera qui el tradueix...


teniu fins el dia del rios

  • Digg
  • Del.icio.us
  • StumbleUpon
  • Reddit
  • Twitter
  • RSS

0 Response to " "